Catherine Parr
Catherine PARR (n. ĉirkaŭ 1512, m. la 5-a de septembro 1548) estis la sesa kaj fina edzino de Henriko la 8-a (Anglio).
Catherine Parr | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝedzino de Anglio | |||||
Persona informo | |||||
Katherine Parr | |||||
Naskonomo | Katharine Parr | ||||
Naskiĝo | proksimume 1512 en Kendal | ||||
Morto | 5-an de septembro 1548 en Sudeley Castle, Gloucestershire | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Postnaskaj komplikiĝoj vd | ||||
Tombo | Sudeley Castle (en) vd | ||||
Religio | Anglikanismo • neaktiva katoliko vd | ||||
Lingvoj | angla • hispana • itala • franca • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Neville vd | ||||
Patro | Sir Thomas Parr (en) vd | ||||
Patrino | Maud Green, Lady Parr (en) vd | ||||
Gefratoj | Anne Parr kaj William Parr vd | ||||
Edz(in)o | Henriko la 8-a de Anglio • Thomas Seymour | ||||
Infanoj | Mary Seymour (en) ( Thomas Seymour) vd | ||||
Parencoj | Maria la 1-a (duonfilino) Elizabeto la 1-a (duonfilino) Eduardo la 6-a (duonfilo) John Neville, 4th Baron Latimer (en) (duonfilo) Margaret Neville (en) (duonfilino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto honordamo edz(in)o de monarĥo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Psalms or Prayers ❦ Prayers or Meditations vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Frua vivo
redaktiŜi naskiĝis en la kastelo de Kendal, Westmorland kaj estis la plej aĝa ido de Kavaliro Thomas Parr de Horton House, Northamptonshire, kiu devenis de Eduardo la 3-a (Anglio), kaj ties edzino Maud Green. Thomas Parr estis ŝerifo de Northamptonshire kaj ministro de Henriko la 8-a; Maud Green, Damo Parr, servis en la domanaro de Katerino de Aragono, la unua edzino de Henriko la 8-a. Catherine Parr havis fraton, William Parr (1-a grafo de Essex), kaj fratinon, Anne Parr (grafino de Pembroke).
En 1529 ŝi edziĝis al Edward Borough (2-a Barono de Gainsborough), kiu mortis en 1532. En 1534 ŝi edziĝis al John Neville (3-a Barono Latimer). En 1536, dum la Pilgrimado de Gracio (ribelo kontraŭ Henriko la 8-a pro ties religia politiko), ŝi kaj ŝia du stif-filoj iĝis ostaĝoj de la ribelantoj. John Neville mortis en 1543.
Edzino de Henriko la 8-a
redaktiCatherine Parr tiam ekamis Thomas Seymour (1-a Barono Seymour de Sudeley), frato de Jane Seymour, la 3-a edzino de Henriko la 8-a, sed la reĝo ekamis ŝin kaj ŝi devis edziĝi al Henriko. La nupto okazis la 12-an de julio 1543 ĉe Hampton Court.
Pro la interveno de Catherine, Henrikon reamikiĝis al siaj filinoj per siaj unua kaj dua edziĝoj, Maria kaj Elizabeto, kaj Catherine mem ĝuis amikajn rilatojn kun Eduardo, filo de Henriko kaj Jane Seymour.
De julio al septembro 1544 Catherine servis kiel regentino de Anglio dum ŝia edzo militis en Francio.
Ŝi favoris protestantismon kaj pro tio altiris la malamikon de gravuloj kiuj klopodis persvadi Henrikon forpeli ŝin. En 1546 estis mandato por ŝia aresto, sed ŝi reamikiĝis al la reĝo.
Lastaj jaroj
redaktiHenriko la 8-a mortis la 28-an de januaro 1547, kaj Catherine Parr edziĝis al Thomas Seymour. Ŝi gravedis: tiuepoke oni malaprobis amoradon dum gravedeco kaj Thomas Seymour ŝajne eniris amrilatojn kun la estonta Elizabeto la 1-a, kiu loĝis en la domo de Catherine kaj Thomas. Onidire Catherine eltrovis Thomas kaj Elizabeton brakumantajn unu la alian: ĉiukaze Elizabeto estis forsendata en majo 1548.
En 1547 eldoniĝis ŝia verko Lamentacions of a synner (Lamentoj de pekulino) kiu subtenis protestantajn kredojn.
La 30-an de aŭgusto 1548 Catherine naskis filinon, Mary Seymour, sed ŝi mem postvivis nur malmultajn tagojn.