Entrepreno

(Alidirektita el Negoco)

Entrepreno en ekonomio estas "la loka kaj teknika unuo en produktado kaj distribuado" (difino de IKEV).[1] Dum la unua signifo de "negoco" estas Aparta komerca afero de aĉeto aŭ vendo[2], ekonomia entrepreno ankaŭ nomiĝas negoco.[3] Entrepreno posedata de pluraj individuoj kutime estas organizita kiel kompaniofirmao, laŭ diversaj lokaj juraj difinoj.

Tempodaŭro laŭleĝe necesa por komenci negocon en 2017

La privata sektoro estas parto de la ekonomio foje referencata kiel civitana sektoro, kiu estas posedata de privataj individuoj aŭ grupoj. Kontraste, ŝtata entrepreno regiĝas rekte de la ŝtato. En kapitalismaj landoj, privataj entreprenoj estas la bazo de la ekonomio kaj dungas la plejparton de la laborforto. Privataj entreprenoj plejparte estas profitocelaj organizaĵoj, administrataj por pliigi la riĉecon de siaj posedantoj, sed ankaŭ povas esti neprofitocelaj.

Bazaj formoj de proprieto

redakti

Kvankam formoj de komerca proprieto varias laŭ la jurisdikcio, la plej oftaj formoj estas:

  • Persona proprieto: persona proprieto estas profitocela entrepreno posedata de unu persono. La posedanto povas administri la entreprenon mem aŭ povas utiligi aliajn. La posedanto havas senliman pasivon por la ŝuldoj okazigataj de la negoco.
  • Partnereco: partnereco estas entrepreno kunposedata de du aŭ pli da homoj. En la plej multaj formoj de partnerecoj, ĉiu partnero havas senliman pasivon por la ŝuldoj okazigataj de la negoco. Tri tipoj de partnereco estas ĝenerala partnereco, limigita partnereco kaj partnereco kun limigita respondeco.
  • Korporacio: korporacio estas societo de sammetianoj aŭ samprofesianoj, posedanta la rajtjon de leĝa persono kaj submetanta siajn anojn al kolektiva disciplino.
  • Kooperativo: kooperativo estas memvola kuniĝo de produktistoj aŭ konsumantoj en asocio, kies celo estas ekonomia antaŭeniĝo per reciproka helpado.

Esperanta agado

redakti

La 2-a Afrika Kongreso de Virinoj okazigis edukajn laborrenkontiĝojn por ebligi artajn kaj metiajn entreprenojn al virinoj.[4]

Institucioj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Proverbo

redakti

Ekzistas proverbo pri entrepreno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[5]:

  •  
     Ordo estas beno por ĉiu entrepreno. 

Referencoj

redakti
  1. Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in 11 languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV), paĝo 42, numero 291 , kapvortoj business; undertaking; enterprise, firm
  2.    negoco en ReVo
  3. PIV
  4. Raveloharison, Miora. 2024. "Afrika Kongreso de Virinoj." En Esperanto 1393(9), p. 175.
  5. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-17.

Eksteraj ligiloj

redakti