József Barcza (instruisto)
Aspekto
József Barcza (instruisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1871 en Debrecen |
Morto | 31-an de decembro 1921 (50-jaraĝa) en Debrecen |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Infano | Gedeon Barcza |
Okupo | |
Okupo | instruisto tradukisto klasika filologo |
József Barcza [jOĵef barca], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barcza József, estis hungara instruisto, tradukisto, klasika filologo. Lia filo estis Gedeon Barcza.
József Barcza[1][2] naskiĝis la 10-an de oktobro 1871 en Debrecen, li mortis la 31-an de decembro 1921 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Barcza maturiĝis en kalvinisma gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1897. Post la diplomo li instruis en kalvinisma gimnazio de Kisújszállás, poste ekde 1915 ĝis sia morto en la kalvinisma gimnazio de Debrecen. Krom la instruado li ankaŭ tradukis kaj kontribuis klasikajn filologiaĵojn. Lia edzino naskis 2 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Csokonai és Pope. (1894)
- A Metamorphosis Transylvaniae mondattana. (1895)
- Versek. (poemoj, 1900)
Elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Aŭlo Gelio: Attikai éjszakák. 1–2. (1905)
- Seneko: Erkölcsi levelek. (1906)
- Obscurus emberek levelei. Epistolae obscurorum viorum. (1914)