Kastelo de Bodajk
Miske–Grünfeld-kastély | |||||
---|---|---|---|---|---|
Aerfoto pri la kastelo en Bodajk | |||||
kastelo | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Hungario | ||||
Geografia situo | 47° 19′ 9″ N, 18° 14′ 21″ O (mapo)47.31916666666718.239166666667Koordinatoj: 47° 19′ 9″ N, 18° 14′ 21″ O (mapo) | ||||
| |||||
Konstruita | 1837-1839 | ||||
Rekonstruita | 1960-aj jaroj | ||||
La Kastelo de Bodajk (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Hochburg–Lamberg-Miske–Megyeri-Krausz-Grünfeld) estas klasikisma historia monumento en Hungario, en urbo Bodajk.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko estis konstruita nobeldomo supozeble en la 17-a jarcento fare de familio Hochburg. En la postaj jarcentoj la heredintoj havis diversajn nomojn, tial estas la komplika nomoserio pli supre. Inter 1837 kaj 1839 familio Miske [miŝke] konstruis la nun videblan kastelon, sed la pli fruaj muroj parte estis uzitaj. Familio Grünfeld aĉetis la kastelon en 1893. Hungario ŝtatigis la konstruaĵon, en 1964 renoviĝo okazis. Ĝis la malfruaj 1990-aj jaroj turista hotelo funkciis tie, poste ĝi estas forvendita, tamen neniu profitas ĝin.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La unuetaĝa kastelo (grandparte kun keloj) situas sola en mezo de granda protektata parko. La konstruaĵo formas kuŝantan E-majusklon. Inter la mallongaj aloj meze situas rizalito (en la teretaĝo pilieroj, en la unua etaĝo kolonoj, plej supre timpano sen ornamaĵoj). En la alia flanko meze estas malgrandaj balkonoj, la plej supre ankaŭ tie estas timpano.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto Arkivigite je 2016-04-26 per la retarkivo Wayback Machine
- fotoserio Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj