Saltu al enhavo

Ciruelas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciruelas
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19197
Demografio
Loĝantaro 141  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 45′ N, 3° 5′ U (mapo)40.753888888889-3.0880555555556Koordinatoj: 40° 45′ N, 3° 5′ U (mapo) [+]
Alto 817 m [+]
Areo 21,57 km² (2 157 ha) [+]
Ciruelas (Kastilio-Manĉo)
Ciruelas (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Ciruelas
Ciruelas (Hispanio)
Ciruelas (Hispanio)
DEC
Situo de Ciruelas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ciruelas [+]
vdr

Ciruelas ("Prunoj") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 141 loĝantoj sur areo de 21,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6,5 loĝantoj/km².

Ciruelas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 817 m super marnivelo; je 20 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°45′14″N 3°05′17″Ok. Najbaras la municipoj Tórtola de Henares, Yunquera de Henares, Mohernando, Heras de Ayuso, Cañizar, Torija kaj Gvadalaharo.

Preĝejo de Sankta Petro de Antioĥio.
Ĉefa placo kaj fontano.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2 289 loĝantoj en 1950 al 55 en 1991, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Ciruelas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Ciruelas kie la loĝantaro falis al 55 en 1991. Tamen menciindas ke dum la lastaj jardekoj la proksimeco al la provinca ĉefurbo igis la vilaĝon iel ties dormurbo kaj la loĝantaro duobliĝis - estis 141 lokuloj en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Monumentoj kaj interesaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Preĝejo de Sankta Petro de Antioĥio, de 1826, de stilo novklasikismo, farita de la arkitekto Jesús Tadeo de la Plaza.[1]
  • Palac-domo de la familio Zuanznabar, de la 16-a jarcento.
  • Urba kerno de la ĉefa placo kaj ornama fontano. Estas ankaŭ «procesia kruco gotik-renesanca de la 16-a jarcento», konservita en privataj domoj kaj ekspoziciita nur en la ĉefa festo de la vilaĝo.[2]
  1. Muñoz Jiménez, José Miguel (2001). Universidad de Castilla-La Mancha, ed. La iglesia parroquial de Ciruelas y su arquitecto Jesús Tadeo de la Plaza (a propósito del neoclasicismo en la provincia de Guadalajara). Wad-al-Hayara Revista de estudios de Guadalajara. ISSN 0214-7092. [1] Konsultita la 24an de Novembro 2017.
  2. Ferrer, José María; Martínez, Joaquín (1983). 200 Km. alrededor de Madrid. Madrid. p. 132. ISBN 84-300-9454-7.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]