Saltu al enhavo

Las Inviernas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Las Inviernas
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19491
Demografio
Loĝantaro 58  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 52′ N, 2° 40′ U (mapo)40.8718143-2.6701571Koordinatoj: 40° 52′ N, 2° 40′ U (mapo) [+]
Alto 982 m [+]
Areo 34 km² (3 400 ha) [+]
Las Inviernas (Kastilio-Manĉo)
Las Inviernas (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Las Inviernas
Las Inviernas (Hispanio)
Las Inviernas (Hispanio)
DEC
Situo de Las Inviernas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Las Inviernas [+]
vdr

Las Inviernas estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 58 loĝantoj sur areo de 34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,7 loĝantoj/km². Ĝi troviĝas ĉe la brutovojo Cañada Real Soriana Oriental kiel parto de la itinero Ruta de la Lana (Lanvojo), inter Moranchel kaj Mirabueno.

Las Inviernas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la centra parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 982 m super marnivelo; je 50 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°52′19″N 2°40′13″Ok. Najbaras la municipoj Alaminos, Algora, Mirabueno, El Sotillo, Cifuentes kaj Masegoso de Tajuña.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis ĉiam super la 400 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 374 loĝantoj en 1960 al 68 en 2016, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Las Inviernas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Las Inviernas kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 58 en 2023.

Pordo de la Preĝejo de Nia Sinorino Senmakula en Las Inviernas
  • Preĝejo de la 16-a jarcento kun romanika deveno de la 12-a jarcento.

Agrikulturo (cerealoj kaj fruktoĝardenoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]